Esperanto-Societo de Novjorko
Septembro 1994
Numero 36, Paĝo 2
Neĉeestinte la junian piknikon, mi celis ĉeesti la restantajn kvin okazojn de la somero. Ni havis ravan tempon dum ĉiu el tiuj renkontiĝoj, en kiuj partoprenis granda nombro kaj bona mikso de personoj.
Je bela dimanĉa posttagmezo, la 3-an de julio, ni komencis amasiĝi apud la boatremizo en Centra Parko. Rochelle Grossman kaj mi alvenis unue, sed rapide sekvis nin Thomas Eccardt, Yves Freudenberg, Paul Lynch, la Medrana triopo kaj du gastoj el Bulgario! Pluraj aliaj alvenis dum la posttagmezo, donanta al ni sufiĉajn personojn por plenigi tri remboatojn sur la lago. Ankoraŭ restis kelkaj el ni ĉe la lagoflanko kiuj kriis “bonan vojaĝon” – tiuj teramantoj rendevuis kun la boatoj ĉe malproksima flanko de la lago. Tie Jim Medrano disdonis kantlibrojn kaj gvidis nin en elekto de maltonalaj esperantaj kantoj!
Post du semajnoj, eta grupo renkontiĝis ĉe la South Street Seaport. Ni vagis tra la butikoj, precize la natura butiko kaj la Brookstone magazeno. Tie, unu post la alia, ni ludis kun masaĝ-seĝoj kaj piedbenketoj. Neniu volis foriri, sed la dungitoj de la magazeno volis hejmeniri – do, ni finfine eleiris. Ni vespermanĝis en la restoraciaro superrigardanta al la rivero. Poste ni staris ĉe la balkono kaj paroladis preskaŭ ĝis noktomezo!
En frua aŭgusto, ni pasigis la varman, sunan posttagmezon de dimanĉo la 7-an de la Katedralo de Sankta Johano la Dia. Ni komencis tagmanĝi en loka restoracio, kaj poste vagis trankvile tra la haloj de la plej grandega gotika katedralo en la mondo! Montraĵoj de scienco, poezio, arto kaj religiaj objektoj troviĝis. La ĝenerala temo de paco kaj mondkomunumo estis certe unu pri kiu ni interkonsentas. Poste, ni vizitis la ĝardenojn – rozajn, herbajn, kaj statuartajn, kaj fine ni pasigis tempon en sabloparko dum Rebecca Medrano ludis.
Post du vendredaj noktoj, la 19-an de aŭgusto, ni renkontiĝis ĉe SONY Plaza, kie ni sidis, babilis kaj reigardis fotojn de la UEA Kongreso en Koreio. Rochelle Grossman, Tom Eccardt kaj Paul Lynch rakontis al ni pri siaj travivaĵoj en tiu malproksima lando. Malfeliĉe, ni ne sciis, ke la SONY Wonder Lab fermiĝis frue, do ni ne povis viziti ĝin. Anstataŭe, ni trovis proksiman italan restoracion, kun subĉiela balkono, kie ni manĝis kaj parolis dum la vespero.
Finfine, je dimanĉo la 4-an de septembro, ni renkontiĝis ĉe la kafejo en Fort Tryon Park. Ni tagmanĝis en preskaŭ perfekta vetero, kvankam forturnis nin abelareto, kiu ŝajnis speciale interesiĝi pri la kantalupo kiun Cécile Low alportis. Post tagmanĝo, ni vagis tra la ĝardenoj de la parko – kvankam multaj el la floroj jam paliĝis, la ĝardenoj estis ankoraŭ belaj. Parto de la grupo vizitis la Klostran muzeon (The Cloisters), kaj la aliaj daŭris vagi kaj babili. Perfekta maniero fini la someron!